Eklezio de Skotlando | ||
---|---|---|
nacia eklezio ŝtata eklezio (1678–1999) | ||
Komenco | aŭgusto 1560 vd | |
Geografia situo | 55° 56′ 59″ N, 3° 11′ 42″ U (mapo)55.949722-3.195Koordinatoj: 55° 56′ 59″ N, 3° 11′ 42″ U (mapo) | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Church of Scotland Offices | |
| ||
Fondinto(j) | John Knox vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eklezio de Skotlando (angle Church of Scotland, skote The Scots Kirk, en skotgaele Eaglais na h-Alba), konata neformale laŭ sia skotlingva nomo, the Kirk, estas la nacia eklezio de Skotlando.[1] Estante protestantisma kaj presbiteriana, ties longdaŭra decido respekti "opiniliberon pri temoj kiuj ne tuŝas la substancon de la kredo" signifas ke ĝi estas relative tolerema de vario de teologiaj sintenoj, inklude tiujn kiuj konsiderigus ilin ĉu konservativaj ĉu liberalaj en siaj doktrino, etiko kaj interpretado de Skribaĵoj. Ĝi estas laŭleĝe nacia eklezio.
La Eklezio de Skotlando havas radikojn el la komenco de la kristanismo en Skotlando, sed ties identeco estis ĉefe formita de la Reformacio de 1560. Je Decembro 2013, ties promesita membraro estis 398,389,[2] aŭ ĉirkaŭ 7.5% de la totala loĝantaro – kvankam laŭ la nacia censo de 2011, klare pli alta 32% el la skota loĝantaro konfesis ian formon de ligiteco al ĝi.